Sudlankaŝira Esperanto-Grupo (kiu enhavas Southport, Chorley, Preston kaj Lytham St Annes)

Sudlankaŝira Esperanto-Grupo
South Lancashire Esperanto Group

[Bildo de la Lankaŝira Ruĝa Rozo]

Nord-okcidenta Esperanto-Federacio; Preston, 2007-05-12

Printempa kunveno de Nord-Okcidenta Esperanto-Federacio

Al ni plaĉas inviti vin al la Printempa Kunveno de la Nord-Okcidenta Esperanto-Federacio je sabato, la 12a de majo, 2007.

Nia preleganto estos S-ro David KELSO, estrarano de Esperanto-Asocio de Britio.

La temo de lia prelego estos «Unuigita Reĝo-Lando - Ĉu?»

Ankaŭ okazos bufeda tagmanĝo, raporto el la Federacia Prezidanto, konversaciaj grupoj por lernantoj kaj progresantoj, loterio kaj libro-budo.

La kunveno okazos, kutime, ĉe la Empire Services Club, Hartington Road, Preston PR1 8PP. Ĉi tiu komforta loko estas proksima al la stacidomo de Preston apud Fishergate Hill. Por parkumi, sekvu la ŝildojn al la parkumejo «Park and Ride».

Mapo de la kunvenejo estas havebla el unu el tiuj ĉi TTT-ejoj:

Por aliĝi, bonvolu sendi ĉekon kontraŭ £9.00, pagendan al South Lancashire Esperanto Group, al:

S-ro Andrew Wheatley
P O Box 103
Lytham St Annes
FY8 3GU

Bonvolu informi nin se vi volus vegetaran manĝaĵon. Certigu, ke Andrew ricevos vian ĉekon antaŭ la fino de lundo, la 7a de majo, 2006.

Se vi havas iujn demandojn, bonvolu kontakti preston2007@dprk.abelgratis.co.uk .

En Esperanto

Hejmpaĝo

Eventoj

Fotoj

Dokumentoj

Ligoj

TTT-mapo


English Pages

This page

Home Page

Events

Photos

Documents

Links

Press/Media

Sitemap


Atingebleco

geourl.org


©2003-2007 South Lancashire Esperanto Group -  All Rights Reserved
Lasta ĝisdatigo de tiu ĉi paĝo: 2007-02-26 01:18:22 +0100