La Internacia Formato por Datoj - kial ni bezonas ĝin

La problemo

06/07/08 povas signifi tri datojn:

Ĉiu lando havas ĝian propran tradician metodon de skribi datojn. Tiu ne estis problemo kiam oni povis certiĝi ke la aŭtoro kaj ĝia legantaro ĉiuj loĝis en, kaj venis de, la sama lando. Tamen, tiu situo okazas pli kaj pli malofte, precipe kun informoj haveblaj Interrete.

Notinde, konfuzo inter la "Eŭropa" formato (TT/MM/JJ) kaj la "Usona" (MM/TT/JJ) ekzistas por 144 tagoj ĉiujare, de la unua al la dek-dua tago de ĉiu monato - preskaŭ du tagoj el kvin ĉiujare. En Kanado, oni povas vidi ambaŭ reprezentaĵojn!

Ankaŭ ekzistas risko de ofendo, se retpaĝo por internacia legantaro motras datojn en "nacia" formato.

La solvo

La Internacia Normo ISO-8601 specifas ke datoj estas skribendaj en la formato JJJJ-MM-TT, kun streketoj inter la numeroj. Ekzemple, la dato 2006-07-08 signifas nepre la 8an de Julio 2006.

Tiu normo ankaŭ iĝis la landa normo de multaj landoj, inkluzive Usono kaj la membro-ŝtatoj de la Eŭropa Unio.

Datoj ĉe TTT-ejoj

Se vi montras datojn en la formato ISO-8601, vi demonstras scion pri tiuj ĉi problemoj kaj komprenon de la diverseco de via legantaro.

Se vi volus helpi pliigi scion de la afero, vi povas meti la jenan butonon ĉe via TTT-ejo.

Amplekso Butono HTML-kodo
88x31 Ekzemplo de butono 88x31 <a href="http://www.esperanto.uklinux.net/iso8601/iso8601.php"><img src="http://ViaServilo/iso8601-ok.png" style="width:88px;height:31px;border:0" alt="Tiu ĉi TTT-ejo uzas datojn en la internacia formato"></a>
80x15 Ekzemplo de butono 80x15 <a href="http://www.esperanto.uklinux.net/iso8601/iso8601.php"><img src="http://ViaServilo/iso8601-ok-80x15.png" style="width:80px;height:15px;border:0" alt="Tiu ĉi TTT-ejo uzas datojn en la internacia formato"></a>

Bonvolu meti kopion ĉe via servilo, anstataŭ ligi al la dosiero ĉe tiu ĉi TTT-ejo.

Kiam vi aldonis la butonon, kontaktu la TTT-administranton (retpoŝtadro sekvas) kaj ni metos ligon al via TTT-ejo ĉi tie, senpage.

Pli da informoj

Subtenantoj

Por aldoni vian TTT-ejon al la listo, kontaktu la TTT-administranton: iso8601@dprk.abelgratis.co.uk


Tiu ĉi TTT-ejo uzas datojn en la internacia formato Lasta ĝisdatigo: 2007-01-06