Sudlankaŝira Esperanto-Grupo (kiu enhavas Southport, Chorley, Preston kaj Lytham St Annes)

Sudlankaŝira Esperanto-Grupo
South Lancashire Esperanto Group

[Bildo de la Lankaŝira Ruĝa Rozo]

Speciala Artikolo: Geografiaj meta-elementoj kaj ilia uzo en Esperantaj TTT-ejoj

[Read this page in English]

Kial mia TTT-ejo uzu geografiajn elementojn?

TTT-administranto kiu uzas geografiajn elementojn (anglalingve: «geotags») volas ke lia TTT-ejo havas ligon al ĝia loka regiono.

Ekzistas la sekvaj beneficoj por Esperanta TTT-ejo:

  • Uzantoj de aliaj TTT-ejoj en via loka komunumo eltrovos vian TTT-ejo kaj, espereble, iuj el ili vizitos ĝin por lerni pli pri la Internacia Lingvo.
  • Vizitantoj al via TTT-ejo povas eltrovi aliajn TTT-ejojn en via loko, se via TTTpaĝo havas ligon al geourl.org kiel tiu en la maldekstran kolumno de tiu ĉi TTTpaĝo.
  • Pli bona pozicio en la plej konataj serĉilojn, kiuj uzas la rezultojn el geourl.org.

Jen tipa rezulto el http://geourl.org/:

rezulto el geourl.org

Kutime, vi nur bezonas ŝanĝi vian ĉefan TTT-paĝon. Tamen, se vi havas TTT-paĝon kiu propogandas eventon, vi ankaŭ povas aldoni elementojn en la paĝo pri tiu evento. Ekzemple, la sekvaj rezultoj inkluzivas paĝon pri evento en Preston:

rezulto el geourl.org

Kio estas geografia elemento?

Ĝi estas meta-elemento kiu oni metas en la <head>-sekcio de TTT-paĝo. Ĝi estas nevidebla al normaj uzantoj de la TTT-ejo. Ĝi enhavas latitudon kaj longitudon rilataj al la TTT-ejo, ekzemple la loko de la proprietulo de la TTT-ejo aŭ loko rilata al la temo de la TTT-paĝo.

Jen tipa geografia elemento:

<meta name="ICBM" content="53.673,-2.9581">
<meta name="DC.title" content="South Lancashire Esperanto Group: Main Page">

Ĉi tie, 53.673 estas la latitudo kaj -2.9581 la longitudo (53.673 gradoj norden, 2.9581 degrees okcidenten (el la longitudo de Greenwich, Londono)). La linio «DC.title» donas la preferatan titolon de la TTT-paĝo por la listoj de geourl.org.

Kelkaj serĉiloj kiel http://geourl.org/ legos tiujn ĉi informojn, kaj uzos ilin en iliaj rezultojn. Du aliaj serĉiloj estas http://geourl.info/ kaj http://a2b.cc/.

Bone, do kion mi faru nun?

Informu geourl.org pri via paĝo pere de ilia formo ĉe http://geourl.org/ping/ . Se viaj ŝanĝoj estas ĝustaj, via paĝo nun aperos en iliaj serĉrezultoj!

Klaku ĉi tien: http://geourl.org/add.html por pli da informoj (anglalingvaj).

En Esperanto

Hejmpaĝo

Eventoj

Fotoj

Dokumentoj

Ligoj

TTT-mapo


English Pages

This page

Home Page

Events

Photos

Documents

Links

Press/Media

Sitemap


Atingebleco

Vizitu niajn najbarojn en Interretujo


©2003-2007 South Lancashire Esperanto Group -  All Rights Reserved
Lasta ĝisdatigo de tiu ĉi paĝo: 2008-10-11 17:28:46 +0100