Sudlankaŝira Esperanto-Grupo (kiu enhavas Southport, Chorley, Preston kaj Lytham St Annes)

Sudlankaŝira Esperanto-Grupo
South Lancashire Esperanto Group

[Bildo de la Lankaŝira Ruĝa Rozo]

Kunveno de Nordokcidenta Esperanto-Federacio je 2007-10-06 en Ĉestro

Aŭtuna kunveno de NOEF, Eaton Hotel, Chester je Sabato la 6-a de Oktobro 2007

La Nordokcidenta Esperanto-Federacio invitas vin partopreni denove en la Aŭtuna Federacia kunveno. Tio okazos en Chester, je sabato la 6-a de oktobro, ĉe la Eaton Hotelo, City Road, 5 minutojn piede dekstraflanke de City Road for de la stacidomo, tuj post transiri kanalponton.

Alvenu post la 11-a horo a.t.m, ĉe la salono, mal- dekstren post eniri hotelon. Tie eblos aĉeti loteri-biletojn kaj brokantajn librojn, favore al la Federacia kaso. Plena bufeda-lunĉo, ankaŭ kun pladoj por veganoj kaj vegetaranoj taŭgaj, estos servataj je la 12.30 ptm, proksimume, kiam espereble ĉiuj partoprenantoj jam estos alvenintaj.

Post la lunĉo, okazos mallonga komitat-kunsido, tiam, nia gastparolanto, memore al Antonia Rostron Van Ess, estos Peeter Aitai el Estonio.

Poste, loteri-eltirado kaj te/kaf-paŭzo. Tiam, ĝis la fino, 2 konversaciaj grupoj. Ni devas forlasi la restoracion je la 5.30 ptm, por ke stabanoj ĝin pretigu por la vespermanĝo. Tiam ni povas tamen resti en la salono.

Kotizo por la tuto estas £9.50 kiu inkluzivas bufedan lunĉon kaj posttagmezan teon/kafon. Eblas ankaŭ aĉeti laŭvole ĉe la Hotela salono/trinkejo, kompreneble. Bonvolu sendi vian ĉekon je £9.50 kontraŭ I Mac Dowall pagenda, kiel suben al 40 Danehurst Road, tiel rapide kiel eble, sed plejlaste je lundo la 1-an de oktobro.

Por tiuj kiuj jam antaŭe partoprenis, ni anticipas kun plezuro vidi vin denove, ankaŭ aparte bonvenaj estos niaj partoprenantoj el aliaj regionoj kaj eksterlande.

Poŝte: 40 Danehurst Road, WALLASEY, CH45 3JJ
Telefone: 0151 / 6386802
Rete: MacDowallian@aol.com

En Esperanto

Hejmpaĝo

Eventoj

Fotoj

Dokumentoj

Ligoj

TTT-mapo


English Pages

This page

Home Page

Events

Photos

Documents

Links

Press/Media

Sitemap


Atingebleco


©2003-2007 South Lancashire Esperanto Group -  All Rights Reserved
Lasta ĝisdatigo de tiu ĉi paĝo: 2007-08-17 00:05:46 +0200