|

Dekjariĝo de SudLankaŝira Esperanto Grupo!
Je Oktobro 1995, grupo de esperantistoj el Chorley, Southport kaj Leyland kunveniĝis kaj decidis fondi Esperantan grupon. Tiel, la SudLankaŝira Esperanto Grupo naskiĝis.
Tiu evento ankaŭ estis renaskiĝo de Esperanto en nia graflando, ĉar pli fruaj grupoj ekzistis en Preston (1908 - prezidanto S-ro A.T.Bott MA) kaj Southport (1906 - prezidanto Pastro L.Ashby).
Depost 1995, nia grupo kreskis kaj nun ni estas inter la plej aktivaj grupoj en Britio hodiaŭ.
Por festi tiun ĉi gravan datrevenon, ni kunveniĝis en Southport je sabato la 22a de Oktobro. Ciuj kvar fondintoj de nia grupo ĉeestis - S-ro Ray NEWMAN (kiu aranĝis la unuan kunvenon en Leyland kaj estis ĝia unia Prezidanto), S-ro Jim VOIELS (nuna Prezidanto kaj Sekretario), S-ino Vivienne ISHERWOOD (nuna Vic-Prezidanto) kaj S-ro Stefano HODSON (iama Kasisto).
Jen foto el la evento:

Ĉe la dekjariĝaj festoj, 2005-10-22. Aperas en la foto (elmaldekstre): Andrew WHEATLEY, Stefano HODSON, Doreen WINTERBURN, Vivienne ISHERWOOD, Ian MAC DOWALL, Richard PHOENIX, Joyce NEWMAN, Jim VOIELS, Ray NEWMAN.
|